viernes, 7 de enero de 2011

La Vojaĝanto



La vojo aspektis longa kaj senfina. El gxiaj flankoj oni nur povas vidi sablon kaj pli da sablo. En sia penso, imagoj venis kaj revenis. La dezerto kiun li trairis kaptis sian menson kaj prenis lin gxis nekonataj restejoj.

Malrapide li pasigis siajn tagojn sub la suno kiu vidis cxion. kun trankvilaj pasxoj lia piedirado sekvadis. Nokte li kutimis songxi pri sia destino kiu troveblas aliflanke. La espero nutris lian vivon tiujn tagojn kaj helpis lin dauxradi la vojagxon tra la netolerebla kaj malfacila dezerto. Li prenis por la vojagxo sian dormosakon, trancxilon kaj karafon.

Li iam estis songxinta la teran paradizon kaj decidis ekvojagxi por trovi gxin. Li havis noblan koron kaj trankvilan animon. Li nur volis esti felicxa. Li auxskultis kion sia koro diris al li. Sed la vojo estas tiu kiu ne lasis lin sekvi.

Tago post tago en sia menso, difusaj (nebulaj) imagoj de sia nuneco estis montritaj al li, sed estis la dezerto kiu kontrolis tiujn imagojn por perdigi la piediranton de sia destino. Sed la dezerto ne povis elpreni la esperon kiun li havis, kaj la deziro atingi la paradizon. La piediranto estas fidela al tio kion li kredas kaj ankoraux estas sercxanta sian destinon kvamkam nesciante li tage eniras la dezerton kiun li volas foriri. Sen multaj signaloj, lia vojo ŝanĝiĝas, modifas sin, klinas sin, transformas sin. La espero ankoraux logxas ene de li, nutrante liajn angorojn kaj fortojn kiuj tago post tago estas konsumataj de la vojo kiu neas al li la ŝancon liberigi sian animon kaj trovi la finan alvenon al la felicxeco kiu li estas ankoraux deziranta.
Kiam mi alvenos? - demandis sin - La vojo ridas auxdanta la demandon, montranta iun novan destinon kiu ankoraux neas montri.


Gracias a Andy por la correción / Dankojn al Andy por la korekto



Come on feel Illinoise! de Sufjan Stevens

No hay comentarios:

Publicar un comentario

¿tienes algo que decir? - Dílo.